Pinio
Aspekto
(Alidirektita el Pinus pinea)
Pinio [1] aŭ eŭropa migdalpino (Pinus pinea) estas palearktisa specio de pino el la familio de la pinacoj kun plate disetendita branĉaro alte sur la trunko (ombreloforme). La semoj estas multe manĝataj en Sud-Eŭropo (en la okcidenta parto), kie la arbo estas vaste kultivata.
La pingloj longas 10–20 cm, estas malhelverdaj, pikaj kaj duopaj. La strobiloj longas 8–14 cm. La migdalgusta semo estas riĉa je oleo, manĝebla. Tiuj semoj aperis jam en la ĉiutaga manĝaĵo de la romiaj legianoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 875
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj
- Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
- Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj