Pizo (planto)
Aspekto
(Alidirektita el Pizo (legomo))
Ĉi tiu artikolo temas pri genro "Pisum" de plantoj. Por urbo "Pisa" en suda Eŭropo rigardu la paĝon Pizo (Italio). Por samnoma provinco legu la artikolon Provinco de Pizo. Por manĝaĵo "pizza" disponeblas la paĝo Pico. |
Pizo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
P. sativum
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Pizo (latine Pisum) estas genro de unujaraj, pli-malpli grimpaj herboj kun alternaj, plume kunmetaj folioj, ofte unuĉiraj kaj/aŭ dustipulaj, kun akselaj, unu-aŭ malmult-opaj floroj kaj kun plataj aŭ preskaŭ cilindraj guŝoj, enhavantaj globformajn semojn po kelkaj. Estas tri specioj el la Mediteranea regiono kaj Okcidenta Azio, el kiu la ĝardena pizo (Pisum sativum) estas tre kultivata por semoj aŭ guŝoj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj.[1]
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Pisum abyssinicum (sin. P. sativum subsp. abyssinicum)
- Pisum fulvum
- Pisum sativum - Ĝardena pizo
- Pisum sativum subsp. elatius (syn. P. elatius, P. syriacum)
- Pisum sativum subsp. sativum - Sukerpizo
- Pisum arvense - Kampa pizo
- Pisum elatius
- Pisum formosum
- Pisum humile
- Pisum jomardii
- Pisum maritimum
- Pisum ochrus
- Pisum syriacum
- Pisum transcaucasicum
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverbo pri pizo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:
„ Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV2, p. 879.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11 .