Saltu al enhavo

Plone

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plono)
Plone

Ekranfoto de Plone montrante la Zope agordestrilon tuj post kutima instalado.
Programisto Alan Runyan, Alexander Limi, Vidar Andersen kaj la Plone Teamo
Lasta stabila versio 3.0.5
(7-a de januaro 2008)
Lasta testa versio neniu
Operaciumo Plursistema
Programlingvo Python
Programtipo Enhav-mastruma sistemo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo www.plone.org
vdr

Plone' estas senpaga, malfermitakoda blokaĵa sistemo por administrado de enhavo konstruita sur la Pitona aplika servilo Zope kaj ĝia Zope enhav-mastruma kadro. Plone estas libera programaro kaj estas farita ebligante aldonon de kromaĵoj. Ĝi povas esti uzata kiel intraretoekstrareto, dokument-mastruma sistemo kaj kunlaborada sistemo por ebligi kunlaboradon inter homoj aŭ organizoj diversloke.

Fortoj kaj malfortoj de Plone

[redakti | redakti fonton]

Plone EMS plej bonas por homoj, kiuj nur kapablas retumi kaj uzi Dokumentoredaktilon. En Plone la enhavo estas facilege redaktebla. La precizan aspekton eblas redakti per CSS, do la uzantoj povas enmeti enhavon sen pensi pri la aspekto.

Kelkaj opinias ke malavantaĝas ke,:

  • oni devas lerni novan sistemon, ĝi ne funkcias per PHP. Povas daŭri kelkajn monatojn antaŭ programistoj profunde konas la sistemon.
  • Plone postulas ke oni instalu Zope sur la servilo. Tio ne jam estas normo, kaj do povas estigi malfacilaĵojn.
  • Zope defaŭlte stokas la tutan hejmpaĝon en unu dosiero (nomata data.fs). Ili estas nekompreneblaj sen Zope, tamen eblas per kromaĵoj devigi la sistemon meti dosieron rekte en la *NIX-dosiersistemon. Krome eblas FTPi al la Zope servilo por elpreni/eksporti la paĝojn al aliaj sistemoj.
  • malfacilas agordi la aspekton se oni ne bone konas la funkciadon de kaj CSS kaj Zope.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]