Laŭdanuba ebenaĵo
Laŭdanuba ebenaĵo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Malaltaĵo, geomorfologioa regiono [+] | ||
Lando | Slovakio | |
Supermara alteco | 110 m n.m. [+] | |
- koordinatoj | 47° 59′ 0″ N, 18° 10′ 0″ O (mapo)47.9833333318.16666667Koordinatoj: 47° 59′ 0″ N, 18° 10′ 0″ O (mapo) | |
Laŭdanuba ebenaĵo | ||
Podunajská nížina, esperante Laŭdanuba ebenaĵo estas la plej granda ebenejo de Slovakio (ĉirkaŭ 10 000 km²) en sudokcidenta parto de lando. Laŭ geomorfologia divido de Slovakio ĝi estas geomorfologia regiono konsistanta de du geomorfologiaj tutaĵoj - Podunajská rovina sude kaj pli dekliva Podunajská pahorkatina norde. De novtektonika vidpunkto la ebenejo apartenas al teritorioj, kiuj aktuale descendas (kiel ĉiuj slovakiaj ebenejoj). Pro tio la teritorion reprezentas pli maldika terkrusto, regiono estas riĉa pri termalaj akvofontoj. Krome, la descendado estas ĉefa kialo, danke al kiu Podunajská rovina estas kreita de geologia vidpunkto en surfaca parto per profundaj riveraj sedimentoj. Tiuj ĉi sedimentoj, ĉefe en parto Žitný ostrov insulo, estas grandega akvo tenujo de danuba akvo.