Pohan
Pohan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 520 305 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 462 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 2′ N, 129° 22′ O (mapo)36.032222222222129.365Koordinatoj: 36° 2′ N, 129° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1127,24 km² ( 112 724 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pohang [+] | |||||
Pohang (aŭ Pohan, koree 포항시, laŭ ĉinaj literoj 浦項市) estas metropolo, universitata urbego kaj mara havenurbo en Sud-Koreio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 1127 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 520,305 (2011)
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: +82 54
- Horzono: UTC+9
- 36° 01′ 56″ N 129° 21′ 54″ O / 36.03222 °N, 129.36500 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pohan situas en la sudorienta parto de la lando laŭ la Japana Maro ĉe enfluo de rivero. Teguo troviĝas 80, Seulo 272 km [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En areo Pohan arkeologoj trovis malgrandajn vilaĝojn kaj dolmenojn el periodo de 1500-300 a.K. Daŭre estis tie nur malgranda fiŝkaptista vilaĝo ĝis la 20-a jarcento. En 1930 oni konstruis modernan havenon, poste la iama fiŝkaptista vilaĝo kreskis rapide havanta la statuson urbeto (1931) kaj urbo en 1949. Dum la korea milito la haveno estis tre signifa. En la 21-a jarcento jam gravas la instruado, 2 universitatoj funkcias en la metropolo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En 1968 la Pohan iĝis pezindustria centro kun produktado de ŝtaloj, tio alportis la lokan ekonomion (ŝipkonstruado, fiŝbredejoj, ktp). La ĉirkaŭaj ebenaĵoj produktas diversajn agrikulturajn produktojn, kaj la maro provizas fiŝojn. Tradiciaj industrioj estas produktado de vinoj kaj brandoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Pohan la jara averaĝa temperaturo estas 14 °C, tio varias inter 10-19 °C. Inter novembro-marto foje estas ankaŭ frostoj. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,152 mm. Inter junio-septembro pli ofte falas pluvo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pohan havas bonajn ligilojn voje kaj fervoje. En la haveno funkcias ankaŭ pramoj al la proksimaj insuloj. La metropolo havas flughavenon. Enurbe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- marborda strando
- Budhisma templo
- monumento
Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Pohan naskiĝis politikisto Ji Mjong-bak
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Hunĉun, Ĉinio
- Suvon, Sud-Koreo
- Pitsburg (Kalifornio), Usono
- Fukujama, Japanio
- Novkastelo, Aŭstralio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [2]