Poliginio

* En Niĝerio kaj Sud-Afriko, poligamiaj geedziĝoj sub kustima leĝo kaj por Islamanoj estas leĝe agnoskataj.
* En Maŭricio, poligamiaj geedziĝoj havas neniun leĝan agnoskon. Islamanaj viroj povas "pluredziĝi" ĝis kvar virinojn, sed ili ne havas la leĝan edzinan statuson.
Poliginio aŭ pluredzineco estas la stato de viro, kiu samtempe havas plurajn edzinojn. Ĝi do estas specifa formo de poligamio en kiu ambaŭ viro aŭ unu virino povas geedziĝi kun pluraj partneroj.
Samkiel poligamio, ankaŭ poliginio estas malpermesata en granda parto de la mondo. En pluraj socioj kie poliginio estas permesita, ĝi estas plejparte karakteriza por la supera klaso. Ordinaraj homoj vivas plejparte en monogamio.
Islamo
[redakti | redakti fonton]En multegaj islamaj landoj poliginio estas permesata ĝis maksimume de kvar virinoj[1], sed poliandrio (antonimo de poliginio) estas malpermesata. Tamen la normo en Islamo estas monogamio. Laŭ la rito hanbalisma, oni rekomendas (mandub) edziniĝi nur unu virinon, ĉar en poligamio ekzistas risko de maljusteco inter edzinoj[2].
Animala poliginio
[redakti | redakti fonton]La esprimo estas analoge uzata pri la seksa kunvivado de bestoj, ekzemple la montaj goriloj.