Porfirio Díaz
José de la Cruz Porfirio DÍAZ, diktatoro de Meksiko, naskiĝis je la 15-a de septembro 1830 en Oaxaca, Meksiko.
Militestro de malriĉaj radikoj, li heroiĝis pro sia partopreno en la milito kontraŭ la imperio de Maksimiliano (kiu estis apogita de Francio), kie li venkis en multaj bataloj. Post la liberigo li dufoje (1867 kaj 1871) kandidatis por prezidanteco, sed malvenkis al Benito JUÁREZ. En 1876 li puĉis la registaron de Sebastián Lerdo De Tejada kaj kelkajn monatojn poste en baloto iĝis prezidento.
Kiam finiĝis lia unua periodo (1877-1880), li nomis kiel posteulon Manuel González. Kvar jarojn poste, Díaz denove estis elektita prezidanto. De tiam, li igis reelekti sin plurajn fojojn, ofte manipulante la balotadon por venki siajn rivalojn.
Diaz provis modernigi Meksikon. Li konstruigis fervojojn kaj telegraf-liniojn tra la lando. Li ankaŭ spronis la industriigon de Meksiko.
Diaz provis malgrandigi la dependecon je Usono, ĉefe per la alporto de eŭropaj kulturo kaj komerco.
Li diris, aŭ dirus, tiujn famajn vortojn : Povra Meksiko. Tiom for de Dio, tiom proksime al Usono.
En 1910 ribelo gvidata de Francisco I. Madero kontraŭ Díaz devigis lin rezigni, kaj en 1911 li fuĝis al Francio. Li mortis en Parizo je la 2-a de julio 1915 kaj estis entombigita en la tombejo Cimetière de Montparnasse.