Portland Trail Blazers
Portland Trail Blazers | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1970 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Portlando | |
Posedata de | Paul Allen vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Portland Trail Blazers - prononco laŭ sistemo IFA [pˈɔːtlənd tɹˈe͡ɪl blˈe͡ɪzəz] - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Portlando, Oregono, kiu fondiĝis en 1970. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Nordokcidenta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 28-a de junio 2021 estas Chauncey Billups. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1995 okazigas en la stadiono Moda Center.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Portland Timbers, profesia futbala teamo en la urbo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]la stadiono Moda Center |
![]() interne |