Pradoluengo
Pradoluengo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 076 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 3° 12′ U (mapo)42.325-3.1986111111111Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 962 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pradoluengo [+] | |||
Pradoluengo [pradoLŬENgo] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca proksime al Rioĥo. La municipo estas formata de loĝlokoj Pradoluengo kaj Garganchón.
La loknomo Pradoluengo estas etimologie komprenebla kiel Longa Herbejo aŭ plej verŝajne Granda Herbejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 120 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 550 el la komenco de la 20-a jarcento.
Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Rábanos, Villagalijo, Rábanos, Fresneda de la Sierra Tirón, Valmala kaj Santa Cruz del Valle Urbión.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento fare de eŭskoj, kio estas tialo de abunda eŭska toponimio.
En 1720 oni konstituis Pradoluengo kiel urbo, pro dekreto de Filipo la 5-a. En la 19-a jarcento ĝuis ekonomian prosperon pere de tekstila industrio, kies ĝermo devenas de la 16-a jarcento. Modifoj fine de la 19-a jarcento rezultis ke Pradoluengo specialiĝis unue al fabrikado de beretoj kaj poste de ŝtrumpetoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la urbodomo kaj aliaj konstruaĵoj.