Preĝejo de Stefano la 1-a (Sülysáp)
Paroĥa preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sülysáp |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nagykáta |
paroĥo | zorganta paroĥo en Úri |
Dato de konsekro | 1759 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Sülysáp (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la iama Sáp [ŝAp] jam estis paroĥa kirko laŭ eklezia listo el 1332. Dum dominado de la turkoj ĝi ruiniĝis, sed poste ĝi estis renovigita inter 1748-1759. La lasta renoviĝo okazis en 2008.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola ĉe la tombejo. Ankaŭ tombeja ronda kapelo estas apartenaĵo de la preĝejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata kaj malalta turo reliefas kaj altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo estas pluvŝirmilo. La absido estas duonronda. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navo. La ĉefaltara bildo el la 18-a jarcento prezentas, kiam reĝo Stefano dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. La flankaj altaraj bildoj temas pri Lucia el Sirakuzo, Luigi Gonzaga, morto de Sankta Jozefo kaj virino vestita en Sunon. La ekleziaj instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.
Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.