Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Jászfényszaru)
Paroĥa preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj | |
---|---|
![]() Aerfoto pri preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Jászfényszaru
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jászfényszaru |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Jászfényszaru.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble franciskanoj konstruis la kirkon en la 15-a jarcento, poste kelkfoje ĝi trakonstruiĝis. Spite tion partoj montras gotikon, la ceteraj, pli novaj partoj estas baroko. En 1759 la konstruaĵo estis pligrandigita. La orgeno funkciis jam en 1766, aŭ pli frue. En 1768 la turo trakonstruiĝis. En 1912 fulmo trafis la turon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]En la korto skulptaĵo pri Sankta Familio el 1769 situas. La konstruaĵo havas 2 navojn (la flankonavo situas en la norda flanko), kiu kontaktiĝas kun la kvadrata turo en la fronta, okcidenta parto. Sur pilieroj de la turo estas videblaj ŝtonaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). En la norda flanko estas ankaŭ enirejo al kriptoj. La sanktejo (oriente) estas okkvadrata, el tio 3 finas la sanktejon. Apude estas la sakristio. Interne en la okcidenta flanko estas galerio. La bildoj sur la muro estis pentritaj en la 1930-aj jaroj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare Arkivigite je 2018-05-01 per la retarkivo Wayback Machine