Preĝejo Patrono de Hungaroj (Rákosliget)
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Rákosliget
| ||
paroĥopreĝejo • filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto | |
Geografia situo | 47° 29′ 24″ N, 19° 15′ 37″ O (mapo)47.4919.260277777778Koordinatoj: 47° 29′ 24″ N, 19° 15′ 37″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
Dato de konsekro | 1915 | |
Statuso | paroĥa preĝejo ekde 1920 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1914–1915 | |
Specifo | ||
Alto | 29 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Patrono de Hungaroj estas romkatolika paroĥa preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákosliget. En tiu kvartalo ĝi estas la unusola katolika preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Rákosliget oni planis katolikan preĝejon jam en 1903, sed la konstruo komenciĝis nur en 1914. Pli frue en 1910 oni aĉetis domon por paroĥo, kiu estis pligrandigita en 1928, 1936 kaj 1984. La sakristio pretiĝis en 1936. En 1952 ĉefaltaro estis portita el fora kapelo, la origina altaro estis portita al preĝejo de vilaĝo Szedres. En 1984 aparta lernoĉambro funkcias ĉe la preĝejo. En 1992 la kapela ĉefaltaro estis reportita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kvadratforma turo situas super la enirejo. La konstruaĵo havas unu navon, al kiu aliĝas sakristio kaj lernoĉambro. La plej nova ĉefaltaro prezentas Sanktan Karolon, Stefanon la 1-an (Hungario) kaj Dipatrinon. Ĉe la sanktejo estas ronda fenestro, kie estas vitra bildo pri Sankta Spirito, kiel kolombo. Ankaŭ la ceteraj fenestroj prezentas diversajn sanktulojn. Ĉe la enirejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria kaj Jesuo dormanta.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare Arkivigite je 2012-01-29 per la retarkivo Wayback Machine