Preĝejo Sankta Mikaelo (Újbuda)
Aspekto
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Mikaelo (Újbuda))
Paroĥa preĝejo de Sankta Mikaelo | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Újbuda
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Újbuda | |
Geografia situo | 47° 26′ 53″ N, 19° 2′ 7″ O (mapo)47.44793432267619.035404889686Koordinatoj: 47° 26′ 53″ N, 19° 2′ 7″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
Dato de konsekro | 1941 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Sankta Mikaelo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua meso okazis en tiu loĝkvartalo en 1922 en la lernejo. En 1929 jam nova kapelo konstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito la moderna preĝejo jam estis preta. Ekde 1969 pli nova sanktejo estas videblala. Inter 1988–1991 la preĝejo plene estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo konstruiĝis el betono kaj el brikoj. 3 kolonoj tenas la enirejon, pli supre estas reliefo de kruco. Meze estas 3 navoj, kies fino kvadratforma turo etendiĝas. Interne la ĉefaltaro prezentas Sanktan Mikaelon. La 2 flankaltaroj estas dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Ĉieliro. La orgeno funkcias ekde 1985.
Kermeso okazas en la lasta dimanĉo de septembro.