Preĝejo Stefano la 1-a (Ozora)
Paroĥa preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | ||
---|---|---|
![]() Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Ozora (aerfoto)
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Ozora | |
Geografia situo | 46° 45′ 10″ N, 18° 24′ 1″ O (mapo)46.752918.40035Koordinatoj: 46° 45′ 10″ N, 18° 24′ 1″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Tolna | |
diocezo | Pécs | |
Dato de konsekro | 1740 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 27 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Ozora.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1332 jam estis tie kirko, kiu detruiĝis dum dominado de la turkoj. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1728. La orgeno estis konstruita origine en 1914, sed en tiu preĝejo funkcias ekde 1970. La preĝejo estis renovigita en 1965 kaj en 1977.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en ĝardeno, sed proksime estas la kastelo. Antaŭ la preĝejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria kun la infano, farita en 1865. En la ĝardeno estas ŝtona kruco de 1874 kaj monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito.
La konstruaĵo havas 3 partojn. La fasado estas nur la turo (sube estas la ĉefenirejo), kiun sekvas la unusola navo. La tria parto estas la multflanka sanktejo, sed en ambaŭ flankoj estis alkonstruitaj ĉambroj por sakristio kaj oratorio. Interne pilieroj tenas galerion por la orgeno.
Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]