Saltu al enhavo

Prokopio el Cezareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prokopio)
Προκόπιος ο Καισαρεύς
(499 - 562)
Historio, verko de Prokopio
Historio, verko de Prokopio
Persona informo
Naskiĝo 499
en Ĉemara Cezareo, Palaestina Prima, Bizanca imperio
Morto 562
en Konstantinopolo, Bizanca imperio
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
advokato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Buildings
Secret History
History of the Wars
vdr

Prokopio el Cezareo (greke: Προκόπιος ο Καισαρεύς, latine: Procopius Caesarensis; naskiĝinta ĉirkaŭ 499, mortinta ĉirkaŭ 562 en Konstantinoplo) estis tre grava historiografo el Ĉemara Cezareo.

Prokopio akompanis Belizaron dummilitkampanje kiel jura konsilisto kaj sekreta sekretario. Li verkis historion pri militoj sub la regado de Justiniano la 1-a kontraŭ la persoj, la vandaloj kaj la gotoj (8 volumoj). Li priskribis la de Justiniano konstruigitajn konstruaĵojn imponajn kaj la faman libron Anekdota - neeldonotaj sekretoj laŭvorte. Tie li ne laŭdegis la imperiestran kortegon sed male kritikis akrege la vivon de Justiniano kaj de ties edzino Teodora la 1-a. Pri ĉio ĉi Prokopio estas ofte la ununura fonto kio malfaciligas objektivan taksadon.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 376, kio legeblas tie ĉi interrete.

Geoffrey Greatrex, "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano", en Libro de la 61-a IKU, Roterdamo, 2008 (https://uea.org/teko/IKU/libroj)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]