Proporcio
Aspekto
(Alidirektita el Proporcia)
Proporcio estas laŭ PIV
- rilato inter la grandecoj de partoj inter si kaj al la tuto,
- grandeco de objekto, rilate al alia analoga rigardata kiel tipo,
- grandeco de afero, rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe kaj samgrade, kiel la unua (ekzemplaj frazoj: Devas esti severa proporcio inter la kulpoj kaj la punoj. Lia sukceso estas sen proporcio kun lia talento)
- en matematiko, la egaleco de du kvocientoj aŭ frakcioj, ekzemple 6:8=9:12 (alia notacio: 6/8=9/12) - alternativa vortumo por la lasta signifo estas rilatumo (en la latina lingvo ratio).
La signo de la koncepto proporcio en matematiko estas ∝. La deksesuma kodo de la signo en unikodo estas 221D, ĝi povas esti skribita kiel ∝ en HTML.