R. J. P. Mortished
Ronald James Patrick MORTISHED [mortiŝed] (naskita la 14-an de junio 1891 en Londono, Anglio; mortinta la 1957) estis brita-irlanda esperantisto.
En 1911 li laboris en registra oficejo (angle General Register Office). Li loĝis ĉe la familio Shields en Clontarf (Dublino).[1] (Du filoj de tiu familio, Barry Fitzgerald kaj Arthur Shields, poste fariĝis famaj aktoroj. Mortished restis en kontakto kun Arthur dum jardekoj; ties filo Adam loĝis ĉe la familio Mortished en la 1940-aj jaroj.)[2] Mortished laboris por irlanda federacio de sindikatoj (Irish Trade Union Congress) kaj redaktis la eldonaĵojn Voice of Labour (de 1922 ĝis 1927) kaj The Irishman (de 1927 ĝis 1930).[3] Krome li estis asistanto de la sekretario de Irlanda Laborista Partio. En 1927 li en norda Dublino sensukcese kandidatis por la irlanda parlamento.[4] De 1930[3] li laboris por la Internacia Organizaĵo de Laboro.[5]
R. J. P. Mortished estis kunfondinto kaj prezidanto de Irlanda Esperanto-Asocio. Li faris prelegojn pri Esperanto en multaj rondoj.
Lia tombo troviĝas en la tombejo Deansgrange, sude de Dublino.[6] Kvankam li nomis sin ateisto en 1911[1], sur la tomboŝtono troviĝas referenco al biblero (Epistolo al la filipianoj, ĉapitro 4, verso 8).[7]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Mortished, R. J. P. (1946). "The world parliament of labour. A study of the International Labour Organization, its past achievements and potentialities for the future, and proposals for its reorganization" angle. Londono 1946. 41 paĝoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Callan, Charles: "Labour lives no. 9: R.J.P. Mortished (1891—1957)", Saothar angle, volumo : 32 (2007), paĝoj : 45–48.
- Maguire, Martin: 'The civil service and the revolution in Ireland, 1912–38" angle. Manchester 2008. 248 paĝoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto.
- ↑ 1,0 1,1 Residents of a house 12 in Vernon Terrace (Clontarf East, Dublin) (angle). The National Archives of Ireland. Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ Shields Family Archive (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-25 2015. Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ 3,0 3,1 Puirséil, Niamh. Censorship, propaganda and the Irish Labour Party (angle). History Ireland. History Publications (majo/junio 2009). Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ Dublin North General Election: 9 June 1927 (angle). ElectionsIreland.org. Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ International Labor Organization/Bureau International Du Travail Members (angle). League of Nations Photo Archive (oktobro 2002). Arkivita el la originalo je 2015-02-18. Alirita 2015-03-25 2015. Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ Tunstead, Joyce. Deansgrange Cemetery, St. Nessans Section, Part 8. Nos. 1051-1200 (angle) (TXT). Arkivita el la originalo je 2015-08-11. Alirita 2015-03-25 2015. Alirita la 25-an de marto 2015.
- ↑ Jen foto de la tomboŝtono Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine.