Paul Rodet
Aspekto
(Alidirektita el RODET)
Paul Rodet | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Paul RODET [rode] estis franca esperantisto kaj kuracisto.
Rodet estis ĝenerala sekretario de la Grupo Medicina Esperantista de Francio, fondita en 1904. Li kunlaboris en Internacia Scienca Revuo. Li kunverkis vortareton de anatomiaj vortoj en 4 lingvoj (1906). Li tradukis de A. Fournier: Por niaj filoj, kiam ili estos dekokjaraj. En 1908 li fariĝis idisto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1906: Medicina Esperantista Grupo [Charles Bouchard k.a.].Anatomia Vortaro Kvarlingva: Latina (Basel'a nomenklaturo), Franca, Angla, Esperanta. Vocabulaire Anatomique en quatre langues Paris: Hachette, 1906, iv, 76 p. 20x14cm (presejo Paul Brodard, Coulommiers)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Paul Rodet en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo