Saltu al enhavo

Ros' Haruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ROS' Haruo)
Ros' Haruo
Haruo en 1992
Haruo en 1992
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1954 (1954-04-29) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

ROS' Haruo (naskita je la 29-a de marto, 1954, do nun 70-jara; jure : Leland Bryant Ross) estas usona esperantisto. Lia esperanta nomo baziĝas sur lia japana nomo, Rosu Haruo (呂須•春男); li adaptis ĝin en Esperanton pro la fina -o.

Vivhistorio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Seatlo, kaj escepte de unu jaro en Tokio (1967.07-1968.06) kaj du jaroj en Novhaveno (Konetikuto) (1972.09-1974.05) li loĝas la tutan vivon ĝis nun en la aglomeraĵo Seatla. Liaj gepatroj (John Lister Ross, baptista pastro, kaj Janet Jacobsen Ross) mortis en trafika akcidento en aŭgusto 1968, post kio Haruo kaj liaj tri pli junaj gefratoj loĝis ĉe geonkloj en antaŭurbo Kirklando, kie li finis la mezlernejajn jarojn kaj (en 1970) aŭtodidakte lernis Esperanton. Li kontribuas en Vikipedio kiel vikipediisto Haruo.

Nuna priskribo

[redakti | redakti fonton]

Li loĝas kaj estas delegito de UEA en Seatlo. Li servis fakdelegite pri pluraj fakoj, i.a. Alkoholuloj Anonimaj, baptismo, himnologio, kaj suŝio. Li estas baptista laiko, tradukas kaj de tempo al tempo eĉ verkas originale.