Saltu al enhavo

Reĝa Pordo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Pordego (Madrid))
Reĝa Pordo
urba pordego
Historic Garden (Spain) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Adreso
Lando Hispanio
Situo Madrido
Situo
Geografia situo 40° 24′ 39″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)40.41096667-3.69225833Koordinatoj: 40° 24′ 39″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)
Reĝa Pordo (Madrido)
Reĝa Pordo (Madrido)
DEC
Situo de Reĝa Pordo
Map
Reĝa Pordo
Parto de Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

40° 24′ 39.48″ N 3° 41′ 32.13″ U / 40.4109667 °N, 3.6922583 °U / 40.4109667; -3.6922583 (mapo)

Vido de la Reĝa Pordego ekde la Avenuo Prado.

La Reĝa Pordego aŭ en hispana Puerta Real, nomata ankaŭ Pordego de Karolo la 3-a, estas monumenta aro de la lasta triono de la 18a jarcento, kiu troviĝas ĉe la Avenuo Prado, en la urbo hispana Madrido. Ĝi formas parton de la ferma aro de la Reĝa Botanika Ĝardeno.

La pordo estis dezajnita en 1773 de Francesco Sabatini, ene de la projekto de la Reĝa Botanika Ĝardeno, kiun la reĝo Karlo la 3-a mendis dekomence al la citita arkitekto. Ĝi inaŭguriĝis oficiale en 1781, kun la tuta ĝardenaro.

Ĝi estis planita kiel ĉefa enirejo de la ĝardenaro, sed ĝi perdis tiun funkcion jarojn post ties inaŭguro, favore al la Pordego Murillo [murIjo]. Tiu dua alirejo estas verko de Juan de Villanueva, al kiu oni ŝuldas la definitivan planon de la ĝardenaro (1785-1789).

La Reĝa Pordo estas fermita aktuale kaj ĝi utilas kiel monumento. La vizitojn al la Reĝa Botanika Ĝardeno oni realigas tra la Pordego Murillo, situanta ĉe la samnoma placo, ĉe unu el la fasadoj de la Muzeo Prado.