Rendevui
Aspekto
(Alidirektita el Rendevuo)
Rendevuo estas renkonto antaŭe fiksita de du aŭ pli da homoj. La nomo devenas de la franca frazo rendez-vous, kies proksimuma traduko estas aliru aŭ iru tien. La plej komuna uzo de la vorto tamen koncernas koramikajn renkontojn.
1-a signifo: du koramikoj eliras el siaj domoj kaj rendevuas sole aŭ enurbe (startrinkejo, perdiska dancejo, kaj tiel plu).
2-a signifo: sinonimo de koramiki, umiki, amrilati, kaj tiel plu.
Komparu kun anglaj frazoj going out, to date; francaj sortir avec; italaj uscire con, incontrarsi con, kaj tiel plu.