Ruĝaj algoj
Aspekto
(Alidirektita el Rhodophyta)
La ruĝalgoj aŭ rodofitoj (latine rhodophyta de la antikva greka ῥόδον rodon, "rozo" kaj φυτόν fitón, "planto") estas unu el la plej malnovaj grupoj de eŭkariotaj algoj, kaj ankaŭ unu el la plej granda, kun ĉirkaŭ 5 000 ĝis 6 000 specioj de plejparte multĉelaj, maraj algoj. La grupo inkluzivas multaj konsiderindajn makroalgojn. Ekzempla genro, inter multaj aliaj, estas bangio en la biologia familio bangiacoj.