River Phoenix
River Phoenix | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
River Phoenix | |||||
Naskonomo | River Jude Bottom | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1970 en Madras | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1993 (23-jaraĝa) en Okcidenta Holivudo | ||||
Mortis per | vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | San-Juano • Gainesville • Crockett vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Young Actors Space vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Arlyn Phoenix (en) vd | ||||
Gefratoj | Joaquin Phoenix, Liberty Phoenix, Summer Phoenix (en) , Rain Phoenix (en) kaj Jodean Bottom (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro muzikisto kantaŭtoro mediprotektulo surstrata artisto televida aktoro filmaktoro gitaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1981–1993 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
River PHOENIX [river finiks] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto, 1970, mortis la 31-an de oktobro, 1993) estis usona aktoro kaj muzikisto.
River Phoenix naskiĝis en Madras, Oregono. La nekutima antaŭnomo River (= Rivero) supozeble reprezentis la hipiajn idealojn de liaj gepatroj - du fratinoj de li nomiĝis ekz. Rainbow (=Ĉielarko) kaj Liberty Butterfly (=Libereco Papilio).
Jam kiel sep-jara knabo River publike kantis kaj gitaroludis, ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko, kie la familio vagadis. Poste, ree en Usono, la 10-jarulo aperis en televidserioj kaj varbanoncoj. Lia kino-kariero komenciĝis en 1985 kun la filmo Explorers (Esploristoj). Sekvis filmo post filmo, grandaj kaj malgrandaj roloj. Sian lastan filmrolon (en Dark blood) li tamen ne plu povis fini: Je la 31-a de oktobro 1993 River Phoenix mortis pro trodozo de drogoj en West Hollywood.
Fenikso malamis esti vidita kiel sekssimbolo, kaj rifuzis rideti en fotoj. Li ankaŭ malamis flugi kaj preferis vojaĝi per aŭto aŭ trajno [1].
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Explorers (1985)
- Stand By Me (1986)
- The Mosquito Coast (1986)
- A Night in the Life of Jimmy Reardon (1988)
- Running on Empty (1988)
- Little Nikita (1988)
- Running on Empty (1988)
- Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (1989)
- I Love You To Death (1990)
- Dogfight (1991)
- My Own Private Idaho (1991)
- Sneakers (1992)
- The Thing Called Love (1993)
- Dark Blood (1993, ne finita)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tragikaj Faktoj Pri Rivero Fenikso - Factinate. Alirita la 19an de marto 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.river-phoenix.org Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.myriverphoenixcollection.org[rompita ligilo]
- http://www.xfamily.org/index.php/River_Phoenix
- http://www.allmovie.com/cg/avg.dll?p=avg&sql=B56631[rompita ligilo]