Saltu al enhavo

Kaduna (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Kaduna)
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Afriko. Por samnoma urbo rigardu la paĝon Kaduna (urbo). Por samnoma subŝtato legu la artikolon Kaduna (subŝtato).
Kaduna
rivero
Bazaj informoj
Longeco 550 km
Fluo
Geografio
Landoj Niĝerio
Regionoj [[]]
vdr
Kaduna riversistemo.

Kaduna estas alfluanto de la rivero Niĝero kiu fluas 550 kilometrojn tra Niĝerio. Ĝi ricevas sian nomon el la krokodiloj kiuj vivas en la rivero kaj en ĉirkaŭa areo. "Kaduna" en la loka lingvo, Haŭsa, estas la vorto por "krokodiloj".[1] La rivero ekfluas en la Jos-Altebenaĵo nome en la Ŝtato Altebeno 29 kilometrojn sudokcidente de la urbo Jos, fluas tra sia nomita Ŝtato Kaduna kaj tra ties ĉefurbo Kaduna, kaj kuniĝas kun la rivero Niĝero en la Niĝera Ŝtato. Plej el ĝia fluejo trapasas malfermajn arbarojn de savano, sed ĝia plej malsupra parto havas kelkajn ĉizitajn gorĝojn super ties enirejo en la etensaj Niĝeraj inundebenaĵoj.[2]

Koordinatoj: 8° 44′ 40″ Nordo 5° 47′ 59″ Oriento / 8.744479 °N, 5.799589 °O / 8.744479; 5.799589 (mapo)