Majno (rivero)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maine. |
Majno | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Dekstra flankrivero de Rejno, Germanio |
Longeco | 524 km |
Akvokolekta areo | 27 292 km² |
Fluo | |
Fonto | Fichtelgebirge (Blanka Majno) Frankonia Ĵuraso (Ruĝa Majno) |
- Alteco super marnivelo | 887 m (Blanka Majno) 485 m (Ruĝa Majno) |
Enfluejo | al Rejno, ĉe Majenco |
- Alteco | 82 m |
- Koordinatoj | 49° 59′ 40″ N, 8° 17′ 36″ O (mapo)49.9944444444448.2933333333333 |
Altecodiferenco | 805 m (unua) 403 m (dua) |
Geografio | |
Trairataj urboj | Würzburg, Offenbach, Frankfurto ĉe Majno, Wiesbaden, Mainz |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Fränkische Saale, Kinzig, Nidda |
- Maldekstraj | Regnitz, Tauber, Gersprenz |
Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.
Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mezaltaj montaroj.
Majnaj "Triangulo" kaj "Kvarangulo"
[redakti | redakti fonton]Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas du regionojn, kiuj kvazaŭ grandaj terlangoj enfermiĝas per la rivera bordo: la al nordo malfermita "Majna Triangulo" ekestas kiam en la urbo Schweinfurt la rivera vojo turniĝas suden, en Frickenhausen am Main kaj Ochsenfurt turniĝas je pli ol 300 gradoj kaj pluvojas nordokcidenten al Würzburg kaj Gemünden, kaj la same al nordo malfermita "Majna Kvarangulo" ekestas, kiam la rivero de Gemünden vojas suden al Wertheim, sekve okcidenten al Miltenberg kaj norden al Aschaffenburg, tiel ke la suda parto de la mezalta montaro Spessart enfermiĝas en la rivere bordata "Kvarangulo".
Ŝiptrafiko
[redakti | redakti fonton]Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko por la navigebla longo de 296 km²;, kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejno-Majno-Danubo-Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la kategorion urboj ĉe rivero Majno