Saltu al enhavo

Rjazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rjazanj)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rjazan-1 (stacio) kaj Rjazan-2 (stacio).
Rjazano
Рязань ruse
urbo
administra dividaĵo de Rusio
urbego
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Rjazana provinco
Fondita 1301 (unua mencio)
Poŝtkodo 390000–390048
Telefonkodo +7 4912
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 520 509  (2024) [+]
Loĝdenso 2 324 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 38′ N, 39° 45′ O (mapo)54.6339.7425Koordinatoj: 54° 38′ N, 39° 45′ O (mapo) [+]
Alto 130 m [+]
Areo 224 km² (22 400 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Rjazano (Rjazanja provinco)
Rjazano (Rjazanja provinco)
DEC
Situo de Rjazano
Rjazano (Eŭropa Ruslando)
Rjazano (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo de Rjazano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ryazan [+]
vdr

Rjazano[1][2]Rjazan (ruse Рязань) estas rusia urbo, ĉefurbo de Rjazana provinco. Ĝi situas 200 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo, ĉe rivero Oka ĉe enfluo en ĝin de rivero Trubeĵ (ruse Трубеж). Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 520 509 loĝantoj sur areo de 224 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 324 loĝantoj/km².

Rjazano iam estis centro de Rjazana princlando, sed fakte tiama Rjazano (t. n. Malnova Rjazano) situis 50 kilometrojn for.

La Rjazana princlando rolis gravan rolon en la vivo de rusaj princlandoj. Situante ĉe la limo kun stepo, ĝi ofte estis la unua atakata de nomadoj. Tial la princlando devis esti unu el la plej fortaj, ĉiam preta por milito.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Perejaslavl Rjazanskij (ruse Переяславль Рязанский) ĝis 1778.

En la urbo konserviĝis kelkaj preĝejoj de 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Rjazano estas multbranĉa industria centro, en kiu plej gravas maŝinkonstruado. La aparte gravaj produktejoj estas la jenaj:

  • «Fabriko de kalkul-analitikaj maŝinoj»
  • «Fabriko de aŭtoagregatoj»
  • «Peza prem-maŝinaro»
  • radiouzino
  • naftoprilabora uzino
  • Kompanio «Kombajn» (terpomkolektaj maŝinoj)
  • «Teplopribor»

kaj aliaj.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas fervojaj stacioj.

La du ĉefaj estas Rjazan-1 (ruse Рязань-1) kaj Rjazan-2 (ruse Рязань-2).

De la urbo estas 3 fervojaj linioj, nome la jenaj:

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rjazana linio.
  • Nord-okcidenten al Moskvo, en ĝin trajnoj veturas de kaj Rjazan-1 kaj Rjazan-2;
  • Orienten al Samara, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-1;
  • Suden al Voroneĵ, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-2.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]