Rosenberga gimnokrekso
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
G. rosenbergii | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Schlegel, 1866 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rosenberga gimnokrekso (laŭ la latina scienca nomo Gymnocrex rosenbergii, sed ankaŭ Bluvizaĝa ralo aŭ Nudvizaĝa ralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. La specifa epiteto omaĝas la germanan naturscienciston kaj ornitologon Hermann von Rosenberg, kiu esploris en Indonezio.
Ĝi estas endemio de Sulaveso, Indonezio.
Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, tropikaj kaj subtropikaj arbustaroj, kaj riveroj.
Ĝi estis taksita kiel minacata specio ekde la 1a de Oktobro, 2016, fare de la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro habitatoperdo kaj poluado.[1]
Ĉirkaŭ 2000, la ĉirkaŭkalkulita populacio de la bluvizaĝa ralo estis inter 2000 kaj 9000, tamen ĝi rapide malpliiĝis ekde tiam.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Rosenberga gimnokrekso estas 30 cm, mezgranda, sekretema, arbara ralo.[1] Ĝi havas okulfrapan makulon de nuda kobaltblueca haŭto ĉirkaŭ la okulo[1] kiu donas al la birdo sian karakterizan alternativan nomon. La bluvizaĝa ralo faras ronkan sonon ŝajne similan al tiu de la ronka ralo,[1] kaj ĝi ankaŭ elsendas trankvilan klukadon en alarmokazo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 BirdLife International (2017). “Gymnocrex rosenbergii”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22692604A110481172. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22692604A110481172.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Blue-faced Rail (Gymnocrex rosenbergii) - BirdLife species factsheet (2017-04-11). Arkivita el la originalo je 11a de Aprilo 2017. Alirita 2022-02-27 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Blue-faced Rail ĉe BirdLife Species Factsheet.
|