Santibáñez de Vidriales
Santibáñez de Vidriales | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49610 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 844 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 6° 1′ U (mapo)42.071736111111-6.0146388888889Koordinatoj: 42° 4′ N, 6° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 742 m [+] | ||
Areo | 75,88 km² (7 588 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Vidriales [+] | |||
Santibáñez de Vidriales [santiBAnjez deviDRJAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santibáñez estas etimologie tradukebla al Sankta Johano.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos de Vidriales, Moratones, Pozuelo de Vidriales, Rosinos de Vidriales, San Pedro de la Viña, Santibáñez de Vidriales, Tardemézar kaj Villaobispo, okupas totalan areon de 75,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 918 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 85 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Nun ĝi estas centro por najbaraj loĝlokoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestaĵoj de romia loĝado en la kampadeja urbo Petavonium de Rosinos de Vidriales: tie oni trovis brako de imperia bronza statuo, kio aperas en la blazono. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Brako de imperia bronza statuo el Petavonium de Rosinos de Vidriales
-
Ruinoj de la romia kampadejo Petavonium
-
Parko
-
Iama alkoholfabriko
-
Iama grenstokejo
-
Sancentro