Edmond Rostand
Edmond Rostand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edmond Eugène Alexis Rostand |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1868 en Marsejlo, Dua Franca Imperio |
Morto | 2-an de decembro 1918 (50-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Hispana gripo |
Tombo | tombejo Sankt-Petro de Marsejlo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Thiers (en) collège Stanislas de Saint-Raphaël (fr) |
Familio | |
Patro | Eugène Rostand (en) |
Patrino | Angèle Gayet (en) |
Frat(in)oj | Juliette Rostand kaj Jeanne Rostand |
Edz(in)o | Rosemonde Gérard |
Infanoj | Maurice Rostand, Jean Rostand |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo poeto verkisto eseisto |
Verkoj | Cyrano de Bergerac L'Aiglon Chantecler |
Edmond Eugène Alexis ROSTAND (naskiĝis en Marsejlo, Francio, la 1-an de aprilo 1868, mortis en Parizo la 2-an de decembro 1918) estis franca poeto. Li studis leĝosciencon, sed neniam profesiis, ĉar lia amo estis la literaturo. Ĉe la universitato, li frekventis la literaturajn rondojn, kaj tie li ekkonis sian estontan edzinon, la poetinon Rosemonde Etienette Gérard, lian plej grandan stimulilon. Li estas patro de la fama biologo kaj eseisto Jean Rostand.
La 30-an de majo 1901, Rostand iĝis la plej juna verkisto kiu ĝis tiam estis elektita al la Franca Akademio. Lia ĉefverko estas Cyrano de Bergerac (teatraĵo). En 1990 la teatraĵo gajnis la ekranojn de la kinejoj en filmo kun Gerard Depardieu kiel protagonisto.
Cyrano de Bergerac estis tradukita de André Cherpillod en Esperanton.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Le Gant rouge, 1888 (La ruĝa glavo)
- Les Musardises, 1890
- Les Deux Pierrots, ou Le Souper blanc (La du pierotoj, aŭ la blanka vespermanĝo), 1891
- Les Romanesques, 1894 (bazo por la 1960-datita ekster-Broadway muzikalo The Fantasticks)
- La Princesse Lointaine (La orincino malproksime), 1895
- La Samaritaine (La virinoj de Samaria), 1897
- Cyrano de Bergerac, 1897
- L'Aiglon: Teatraĵo en ses aktoj. 1900
- Chantecler: Teatraĵo en kvar aktgoj, 1910
- La Dernière Nuit de Don Juan (La lasta nokto de Don Juan, en poezia dramo), 1921
- Le Cantique de L'Aile, 1922
- Le Vol de la Marseillaise, 1922