Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014
La milito inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014 estas daŭra milito inter Rusio (kune kun por-rusaj separismaj armitaj fortoj en Donbaso, de la tiel nomataj Donecka Popola Respubliko kaj Luganska Popola Respubliko) kaj Ukrainio.[noto 1] Ĝi komenciĝis en februaro 2014 post la ukraina revolucio de digno, kiu rezultis en la elpelo de elektita ukrainia prezidanto Viktor Janukoviĉ, kaj pluis en diversaj ŝanĝoj en la statuso de Krimeo kaj partoj de la Donbaso, internacie agnoskita kiel parto de Ukrainio (kie ĝis tiam vivis signifa etne rusa malplimulto).
La unuaj ok jaroj de la konflikto inkludis la aneksadon de Krimeo al Rusio (2014) kaj la Donbasan militon (2014-nun) inter Ukrainio kaj Rus-subtenataj separistoj, same kiel marameajn okazaĵojn, cibermilitadon, sociajn kaj lingvajn konfliktojn kaj politikajn streĉitecojn. Post rusia armea amasiĝo ĉe la rusia-ukrainia limo fine de 2021, la konflikto signife disetendiĝis kiam Rusio lanĉis plenan invadon de Ukrainio la 24-an de februaro 2022.
Pri la Donbasa milito, estis kelkaj pacnegocadoj kiuj rezultis en Traktatoj de Minsk. En la postaj jaroj ĝis 2022, ambaŭ flankoj akuzis la kontraŭan pro malrespeko de tiu milithalto.
La milito inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2022, kiam la rusa armeo agrese invadis Ukrainion, estas pliakriĝinta daŭrigo de la milito kiu jam ardis ekde 2014.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aneksado de Krimeo al Rusio (2014)
- Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)
- Donecka Popola Respubliko en parto de la ukraina donecka provinco
- Luganska Popola Respubliko en parto de la ukraina luhanska provinco
- Donbasa milito
- Propagando en Rusio
- Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022