Sergeo Kuznecov
Aspekto
(Alidirektita el S.N.Kuznecov)
Sergeo Kuznecov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1945 (79-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Philological Faculty of Moscow State University (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1959–) esperantologo |
Sergeo Kuznecov, ruse Сергей Николаевич Кузнецов (naskiĝis la 11-an de februaro 1945 en Moskvo) estas moskva esperantisto. Li estas Rusiano kaj ĝis ties malapero en 1991 estis civitano de Sovetunio[1].
Sergeo Kuznecov, kiu esperantistiĝis en 1959, estas profesoro kaj doktoro pri lingvoscienco; fakulo pri skandinavaj lingvoj. Li estis estro de la katedro de ĝenerala kaj kompar-historia lingvoscienco en Moskva Ŝtata Universitato, estas aŭtoro de altklasaj libroj pri interlingvistiko kaj estis membro de la Akademio de Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Кузнецов Сергей Николаевич. Alirita 2015-01-14 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Кузнецов Сергей Николаевич ĉe la retejo de la Katedro de ĝenerala kaj kompar-historia lingvoscienco en Moskva Ŝtata Universitato
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |