Sergeo Obruĉev
Sergeo Obruĉev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1891 en Irkutsk |
Morto | 29-an de aŭgusto 1965 (74-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Serafimovskoe Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa • Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Sovetunio |
Alma mater | lycée professionnel de Tomsk (fr) Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Vladimir Obruchev (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo esperantisto geologo verkisto |
Sergej Vladimiroviĉ OBRUĈEV (ruse Сергей Владимирович Обручев; naskiĝis 1891, mortis la 21-an de aŭgusto 1965[1]) estis rusa profesoro kaj doktoro pri geologio kaj esperantisto en Leningrado (antaŭ 1914 kaj post 1991 nomita Peterburgo).
Obruĉev esperantistiĝis en 1907. Li estis kunredaktanto de la rusa Esperanto-gazeto La Ondo de Esperanto de 1909 ĝis ĝia ĉeso en la revolucia jaro 1917. En marto 1923 li prezentis la raporton pri la rusaj Akademiaj Korektoj.[2] Tre probable li pro tio estis membro de la Lingva Komitato.
Fine de la 1950-aj jaroj - post la denova permeso de Esperanto en poststalina Sovetunio - li fariĝis gvidanto de Esperanto-klubo ĉe Leningrada domo de sciencistoj. En 1964 li fariĝis (denove) membro de la Akademio de Esperanto ĝis sia morto en la sekva jaro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
- ↑ Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270 ss. La raporto estas datita "Moskvo, 10 MAR 23".
- Geologio Internacia, volumo 1, Prago 1968, paĝoj 96-100, artikolo de D. Armand pri la vivo kaj laboro de S.V.Obruĉev, kun indiko, ke la detaloj estas prenitaj el "Sciigoj de AN SSSR, serio geografia", n-ro 6, 1965
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |