Attila Salga
Attila Salga | |
---|---|
ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj profesoro de universitato | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1945 en Hungario, Tarnaörs |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto lingvisto filologo esperantisto |
Attila SALGA, d-ro, [elp. atila ŝalga ] naskiĝis la 5-an de septembro 1945 en Tarnaörs. Li estas hungara esperantisto, ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj profesoro de universitato.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li lernis en rusa fako de Gimnazio István Dobó en Eger, kaj ekde 1965 studis en la hungara-rusa fako de la tiea Instruista Altlernejo.
Instruis inter 1969-1970 en Poroszló, poste fariĝis adjunkto en la rusa fako de la Altlernejo, kie li laboris ekde septembro 1970 ĝis februaro de 1982. Dum tiu tempo li instruis ankaŭ Esperanton en bazaj kaj mezgradaj lernejoj.
Akirinte diplomon en 1974 pri la rusa lingvo en la Scienca Universitato de Lajos Kossuth en Debrecen, unu jaron pli poste li sukcese doktoriĝis per disertaĵon "Sándor Bonkáló (1880–1959) kaj la orientaj slavoj", ĉar li multe pristudis la vivon kaj verkaron de Sándor Bonkáló, hungara pioniro de slavistiko. S. B. hungara pioniro de slavistiko, kiu interalie okupiĝis pri rutenoj (rusinoj) vivantaj en la historia Hungarlando, krome pri la rusa – soveta literaturo kaj tradukado.
De 1982 ĝis 1995 li laboris kiel adjunkto en la Slava Filologia Instituto de la Scienca Universitato Lajos Kossuth, kie li instruis rusan lingvistikon, tradukan teorion, stilistikon kaj Esperanton.
Esperanto-agadoj
[redakti | redakti fonton]Li verkis interalie ne nur gramatikojn de la hungara kaj la rusa lingvoj, sed ankaŭ de Esperanto.[1] Li komparis tiujn lingvojn kaj li aperigis kelkajn (lerno)librojn pri tiuj temoj.
Li estas populara kursgvidanto, kiu verkis multnombrajn Esperanto-lernolibrojn, vortarojn. Li redaktis, kunredaktis gazetojn, interalie la hungarlingvan eldonaĵon Hírharsona de la revuo Debrecena Bulteno (redaktita de Tibor Papp).
Li ŝtatekzamenas pri Esperanto (1985-) kadre de ŝtatekzamena komisiono, kiu havas viccentrojn en kelkaj urboj de Hungario.
Li verkis pri la rutena slavisto Sándor Bonkáló (1880–1959) kaj pri hungaroj vivantaj ekster Hungario. Li redaktis kelkajn romanojn, eldonaĵojn pri slavaj lingvoj, gramatikojn de la hungara-rusa-Esperanta lingvoj.
- Salga Attila, Eszperantó írásbeli vizsga, Alap-, közép- és felsőfokon : Origó vizsgarendszer
- Salga Attila, Eszperantó nefelejcsek - 1996
- Salga Attila: Eszperantó nyelv - 2006
- Kezdő szinttől az államilag elismert nyelvvizsgáig
- Salga Attila: Magyar-eszperantó szótár - 2005
- Salga Attila: Eszperantó-magyar szótár - 2005
- Salga Attila: Eszperantó társalgó - 1998
- Az államilag elismert nyelvvizsga témaköreiből
- Salga Attila: Magyar-eszperantó tematikus szótár - 2005
- Salga Attila: Szóbeli eszperantó nyelvvizsga (2024?), Alap-, közép- és felsőfokon
Romanoj (beletristiko)
[redakti | redakti fonton]- Mi lenne velem nélkülem? - 2009
- Kio okazus al mi sen mi?, romano pri la hungaraj historiaj interŝanĝoj inter 1943/1995 en la spegulo de vivoj de kelkaj familianoj,
- A mátészalkai kalandor regényes története - 2009
- Romana historio de ĉantaĝisto el urbo Mátészalka - pri tiutempe mondfama ĉantaĝisto („vivmaestro”), kiu helpis al aliaj absolute nekutime.
- A reménygyújtogató - 2009
- Esper-bruliganto. - Romano pri ĉantaĝisto, kiu misgvidis riĉulojn.
- Hamis remények ébresztője - 2009
- Verkisto de falsaj esperoj.
- Ideát van kóma - 2011
- Ĉi tie estas komato - pri fantazia vivo de realoj.
- Nem minden Pipi buta tyúk - 2013
- Ne ĉiu kokido estas stulta kokino - pri puno kaj puniĝo de riĉulo en la kortbirdejo.
- Keserédes - 2015
- Amardolĉa
- Lélekolvasó - 2018
- Animlegejo - pri transportado de animoj kaj ilia studado
- Vonzások és taszítások - 2019
- Válogatott írások
A nárcisztikus Nárcisz - 2020
Innovatív áltudományok - 2022
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Salga Attila könyvei a Magyar Elektronikus Könyvtárban (MEK. Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2021-04-01 .
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Salga Attila, rendhagyó bibliográfiám
- Dr. Salga Attila : Unokáink is olvasni fogják
- Hajdú-Bihari Almanach 2. kötet. In-Forma Kiadó Nyíregyháza - 2002
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Salga Attila könyvei a Magyar Elektronikus Könyvtárban (MEK) Arkivigite je 2022-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Interjú Salga Attilával az eszperantó nyelvről - YouTube Arkivigite je 2017-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- www.youtube.com/watch?v=iDssPm_NVDY Arkivigite je 2017-04-27 per la retarkivo Wayback Machine