Ĝenerala Direkcio por Interpretado
Ĝenerala Direkcio por Interpretado | ||
---|---|---|
direktorio ĝenerala de la Eŭropa Komisiono | ||
Lando(j) | Belgio vd | |
Situo | Bruselo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ĝenerala Direkcio por Interpretado (angle Directorate-General for Interpretation, france Direction générale de l'interprétation, germane Generaldirektion Dolmetschen; mallongigata kiel DG Interpretation kaj kiel SCIC laŭ sia eksa franca nomo Service Commun Interprétation-Conférences) estas Ĝenerala Direkcio de la Eŭropa Komisiono. Ĝi estas la interpreta servo kaj organizanto de konferencoj por la Eŭropa Komisiono kaj disponigas interpretistojn por proksimume 11.000 renkontiĝoj ĉiujare, tiel estante la plej granda interpreta servo en la mondo.
DG Interpretation prizorgas la disdividon de la renkontiĝejoj de la Komisiono kaj provizas subtenon por glata funkciado de multlingvaj renkontiĝoj kiuj tie okazas. Ĝi organizas ankaŭ konferencojn por for la aliaj ĝeneralaj direkcioj kaj departementoj de la Komisiono, kutime en la kvanto de proksimume 40 gravaj eventoj jare.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Directorate-General for Interpreation (European Commission) en la angla Vikipedio.