SS 12 (Italio)
Aspekto
(Alidirektita el SS12 (Italio))
SS 12 (itale Strada Statale 12 dell'Abetone e del Brennero) estas italia regna ŝoseo, kiu nomiĝas laŭ la pasejoj Abetone kaj Brenero, kiujn ĝi ligas.
En sia norda parto, en la adiĝa valo inter Brenero kaj Verono, ĝi apudas la aŭtovojon A22. Tra la Pada Ebenaĵo la du vojoj sekvas apartajn itinerojn al Modena. De tie SS 12 transas Apeninon laŭ pasejo Abetone kaj atingas Lucca.