Saliŝa maro
Aspekto
(Alidirektita el Saliŝa Maro)
Saliŝa maro | ||
---|---|---|
![]() | ||
bordomaro [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 48° 56′ 12″ N, 123° 3′ 40″ U (mapo)48.936666666667-123.06111111111Koordinatoj: 48° 56′ 12″ N, 123° 3′ 40″ U (mapo) | |
Averaĝa profundo | 130 m | |
Maksimuma profundo | 670 m | |
Areo | 18 000 km² (1 800 000 ha) | |
![]() |
||
Saliŝa maro | ||
![]() |
||

La Saliŝa maro (angle Salish Sea, france Mer des Salish) estas la oceanranda markola kaj fjorda sistemo, kiu apartigas Vankuveran Insulon, la Olimpian Duoninsulon, kaj la ĉefteron de Brita Kolumbio kaj Vaŝintonio. Ĝi enhavas tri ĉefajn partojn: Puĝeta Fjordo, la Markolo de Georgio, kaj la Markolo de Juan de Fuca. Kune, tiu geografia triopo konsistigas unuecan ekologian sistemon, kaj lastatempe Usono (2009) kaj Kanado (2010) rekonis tiun unuecon per oficiala agnosko pri la termino Saliŝa maro.