Samahil
Samahil | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97810, 97811 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 063 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 764 | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 51′ N, 89° 54′ U (mapo)20.85-89.9Koordinatoj: 20° 51′ N, 89° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 185,2 km² (18 520 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Samahil Municipality [+] | |||
Samahil estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Samahil. La komunumo situas en la plej okcidenta parto de Yucatán. La regiono 7 nomiĝas "Litoral Poniente". Ĝi limas al la Meksika Golfo en la nordo, al la subŝtato Campeche en la okcidento kaj al la regiono 6 "Influencia Metropolitana" en la oriento. Krome ĝi havas limon kun la regiono 8 "Sur Poniente" en la sudoriento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31063.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4764 loĝantojn. El tiuj estis 2384 viroj kaj 2380 virinoj. La komunumo havas surfacon de 185,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En la komunumo jare falas averaĝe 57 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,8 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2787 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2285 scipovis legi kaj skribi kaj 500 personoj estis analfabetoj. Do 17,94% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4354 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2212 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 50,8% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Samahil Arkivigite je 2007-04-29 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
- Samahil Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)