Trabadelo
Trabadelo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24523 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 337 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 6° 53′ U (mapo)42.649444444444-6.8819444444444Koordinatoj: 42° 39′ N, 6° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 593 m [+] | ||
Areo | 69,69 km² (6 969 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trabadelo [+] | |||
Trabadelo [trabaDElo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Moral de Valcarce, Parada de Soto, Pereje, Pradela, San Fiz do Seo, Sotelo, Sotoparada, Trabadelo kaj Villar de Corrales, okupas totalan areon de 64,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 336 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 144 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Balboa, Villafranca del Bierzo, Vega de Valcarce, Barjas kaj Corullón.
Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado (romia murego en Parada de Soto, kaj minejo de Los Cáscaros, en Pradela); en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe kaŝtanoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado ĉefe pro la Jakoba Vojo).