Margareta de Antioĥio
Aspekto
(Alidirektita el Sankta Margerita)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta |
Sankta | ||
Margareta de Antioĥio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Μαρίνα | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 292 en Antioĥio en Pisidio, Pisidio, Romia Imperio | |
Morto | ĉirkaŭ 307 en Antioĥio en Pisidio | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Profesio | ||
Okupo | memuaristo vd | |
Sanktulino, martiro | ||
Festotago | 20-a de julio, 17-a de julio | |
Atributoj | drako | |
Patroneco | gravedeco; ... | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Margareta de Antioĥio aŭ Sankta Margareta (kultata en la Ortodoksa Eklezio kiel Marina de Antioĥio) estas kristana sanktulino, virgulino kaj martiro, apartenanta al la grupo de la 14 helpantoj en mizero. Margareta estis murdita pro sia kredo sub la persekutado de la imperiestro Diokleciano (reganto inter 284 kaj 305).
La vereco pri la ekzistado de Margareta ne estas certa aŭ pruvita. La legendo pri ŝi, priskribita de la krucmilitistoj rakontas ke ŝi estis senkapigita, sen detaloj pri perdado de virgeco aŭ ne, sed en la popola kredo ŝi estas modelo por la konsekritaj virgulinoj.