Neot
Aspekto
(Alidirektita el Sankta Neot)
Sankta | ||
Neot | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Morto | 1-an de januaro 870 | |
Tombo | Cambridgeshire vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Neot aŭ Neoto (m. ĉ. 870) estis anglosaksa monaĥo kaj sanktulo.
Kiam li plenaĝis, li iĝis batalisto sed li forlasis sian militan karieron por eniri Abatejon Glastonbury kie li servis kiel sakristiano. Poste li translokiĝis al erikejo Bodmin, Kornvalo: tie unue li vivis solece, sed post nelonge aliaj monaĥoj alvenis. Li estis venerata kiel sanktulo pro sia bonfaroj por malriĉuloj.
Du lokoj de Anglio nomiĝas laŭ Sankta Neot:
- vilaĝo St Neot, Kornvalo,
- urbo St Neots (Cambridgeshire), al kies priorejo estis portataj la restaĵoj de la sanktulo - laŭdire kornvalanoj kolere postkuris la monaĥojn kiuj forprenis la ostojn.