Santiago Pinotepa Nacional
Santiago Pinotepa Nacional | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Oaxaca | ||
Regiono | Costa | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 441 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°20′N 98°3′U / 16.333°N, 98.05°U (mapo) | ||
Alto | 200 m | ||
Areo | 719,56 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinotepa Nacional [+] | |||
Santiago Pinotepa Nacional estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaĥako (Oaxaca). La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Santiago Pinotepa Nacional. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 482.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Santiago Pinotepa Nacional apartenas al la distrikto Jamiltepec al kiuj apartenas entute 24 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Costa, kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca. Jam la nomo en la hispana (costa = marbordo) diras ke tiu regiono estas relative proksime al la marbordo. Ĉiuj distriktoj de tiu regiono limas al la pacifiko. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 44441 loĝantojn. El tiuj estis 21525 viroj kaj 22916 virinoj. La komunumo havas surfacon de 719,56 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 200 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 9502 indiĝenoj. El tiuj 7423 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 7423 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Santiago Pinotepa Nacional Arkivigite je 2007-04-10 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)