Blazonaro de Scheibler
La Scheiblersches Wappenbuch, eo: Blazonaro de Scheibler (Bavara Ŝtata Biblioteko, Cod.icon. 312 c) estas manskribita blazonlibro en la stoko de la Bavara Ŝtata Biblioteko je Munkeno, kiu ekestis inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj. Ĝi nomiĝas laŭ privataj antaŭaj posedintoj, la familio de la baronoj de Scheibler je Hülhoven en Rejnlando (Germanujo).
Strukturo de la blazonaro
[redakti | redakti fonton]La blazonaro estas krude distingebla en du partojn. La plej malnova parto kun 476 prezentaĵoj de nobeloblazonoj pookaze kun ranbuŝokasko, kaskotuko kaj kaskornamaĵo estas datigebla laŭ sia ekesto en la periodo inter 1450 kaj 1480. Pli nova parto kun 148 blazonprezentaĵoj paĝograndaj, pokaze kun bukokasko, kaskotuko kaj kaskornamaĵo devenas el la tempo inter la 16a ĝis 17a jarcentoj kaj kompletigas la blazonkolekton je entute 624 ellaboritaj blazonoj. Alvenas 62 mallenaj blazonŝablonoj kiel antaŭdesegnaĵoj.
La blazonaro entenas en la pli malnova parto blazonoj precipe el jenaj regionoj:
- Bavarujo
- Alzaco
- Frankonujo
- Meißen
- Malsupraj Landoj (signifas la franklingvan regionon en Rejnlando ĝis la meza Rejno kaj la malsupra regiono de Neckar)
- Aŭstrujo
- Ŝvabujo
- Stirio
- Tirolo
En la pli juna parto aldoniĝas pli kaj pli ofte blazonoj el Svisujo.
Bildanalizo
[redakti | redakti fonton]La detalemo kaj la arta formvaloro aparte de la pli malnovaj malfrugotikaj blazonprezentaĵoj distingas ĉi tiun blazonaron. La kaskotukoj estas prezentitaj per ellaboritaj drapaĵoj. Rimarkindaj estas krome la realismaj ĝis troige desegnitaj figuraĵoj. Tiuj ĉi estas burleskaĵoj, kiuj estas konataj ankaŭ el la historio de ludkartoj. La blazonoj el la malfrua epoko ekzistas parte nur skizaj aŭ kiel malnetaj antaŭdesegnaĵoj kaj tiamaniere moligas la impreson de logika prezentado. Pro intertempa novigo de la bindaĵo la origina sinsekvo de la blazonoj estas detruita.
-
Blazono p. 114
-
Blazono p. 120
-
Blazono p. 312
-
Blazono p. 338
== Paleografia analizo == Paleografio analizo rezultigas, ke la malfrugotikaj apudbildaj skribaĵoj de la pli malnova parto ekzistas nur restaĵe, ĉar la folioj estis pritranĉataj supre kaj malsupre. La blazon priskribaĵoj de la 15a jarcento sur la paĝoj 452 ĝis 475 supre parte konserviĝis kaj tekstis origine das wapen furen die (Familienname), resp. dis wapen furent die (Familienname). La malnovaj nomoj por la regionoj ĉe la malsupra rando ankoraŭ konserviĝis sur multaj folioj. En la frua 17a jarcento oni muntis – evidente lige kun la pritranĉado de la folioj – novajn surskribaĵojn en la supra parto de la bildo-ornamkadroj, kiuj ankaŭ kontinuas trans la pli nova parto de la volumo. En la 17a jarcento la paĝoj estis tranombrataj per arabaj ciferoj kaj finfine albindata alfabeta registro, kies papero estas datigebla pro analizo de la akvomarko en la tempon proksimume 1693.[1] La manskriba libro sin prezentas nun escepte kelkajn manskribajn aldonaĵojn esence en la stato atingita proksimume 1700.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reuter 2006, p. 2
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marianne Reuter: Beschreibung der Handschrift Cod.icon. 312 c Tresorhandschrift. En: BSB-CodIcon Online, Bavara Ŝtata Biblioteko Munkeno 2006. Rete
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La blazonaro kiel ordigebla listo – Wikimedia Commons
- de:Scheiblersches Wappenbuch