Selimo la 3-a
Selimo la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
سليم ثالث Selîm-i sâlis | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1761 en Istanbulo, Otomana Imperio | ||||
Morto | 29-an de julio 1808 (46-jaraĝa) en Konstantinopolo | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pikvundo vd | ||||
Tombo | III. Tomb of Mustafa (en) vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | Osmanida turka vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio Turkio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Otomana dinastio vd | ||||
Patro | Mustafa la 3-a vd | ||||
Patrino | Mihrişah Sultan (en) vd | ||||
Gefratoj | Hatice Sultan (en) kaj Emine Sultana (en) vd | ||||
Edz(in)o | Safizar Kadın (en) Refet Kadın (en) Nuruşems Kadın (en) Tabısafa Kadın (en) unnamed senior consort of Selim III (en) Zibifer Kadın (en) Hüsnümah Kadın (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sultano komponisto vd | ||||
| |||||
Sultano kaj kalifo de la Otomana imperio | |||||
Dum | 1789 ĝis 1807 | ||||
Antaŭulo | Abd-ul-Hamid la 1-a | ||||
Sekvanto | Mustafa la 4-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Selimo la 3-a (naskiĝis la 24-an de decembro 1762 en Konstantinopolo hodiaŭ Istanbulo, mortis la 28-an de julio 1808 ankaŭ tie)[1] estis ekde 1789 ĝis 1807 la sultano de la Otomana Imperio.
Frua vivo kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Selim la 3-a estas la filo de la Sultano Mustafa la 3-a kaj kartvelino.
Post kelkaj malsukcesaj bataloj kontraŭ Aŭstrio kaj Rusio kiuj finiĝis per la Traktato de Iași 1792 li efektivigis multe da reformoj: La militistaro estis plibonigita per la fondigo de nova marista lernejo. Li venigis eksterlandajn oficirojn kiuj instruis sian novan korpuson la Nizâm-ı Cedîd / نظام جديد / kiu ribelis kontraŭ la janiĉaroj, kiuj tumultis kontraŭ la sultano. La granda sukceso kuraĝigis lin enkondukigi la devigan militservon por malpotencigi la janiĉarojn plu. Sed pro la granda kontraŭstaro li nuligis sian reformon en 1806.
Mortigo
[redakti | redakti fonton]Pro la perditaj militoj kiel la batalo por Egiptio kaj la provo reformigi la militistaron, Selimo la 3-a estis eltronigita la 29-an de majo 1807 fare de la janiĉaroj kaj anstataŭata per sultano Mustafo la 4-a. Kiam Alemdar Mustafa Paŝo, veziro kaj reformsubtenulo kolektigis militistaron de 40,000 viroj pro retronigi Selimon la 3-an, li alvenis tro malfrue, ĉar Selimo jam estis mortigita de la janiĉaroj.[2]