Selo Klodsko
Selo Klodsko | |
ĉeĥe: Kladské sedlo, pole: Przełęcz Płoszczyna | |
montoselo | |
Eksa limpasejo Nowa Morawa - Staré Město sur ĉeĥa-pola limo en Kladské sedlo, vido el la ĉeĥa flanko
| |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Olomouc Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Distriktoj | Distrikto Šumperk Ĉeĥio, Distrikto Kłodzko Pollando |
Historiaj regionoj | Moravio, Graflando Glatz |
Montaroj | Riĥleba montaro, Králický Sněžník |
Supermara alteco | 815,4 m s. m. |
Koordinatoj | 50° 13′ 33″ N 16° 55′ 20″ O / 50.22583 °N, 16.92222 °O (mapo) |
Plej facila aliro | Staré Město, Nowa Morawa |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Nowa Morawa–Staré Město border crossing | |
Portalo pri Geografio |
Selo Klodsko (815,4 m; ĉeĥe: Kladské sedlo, pollingve: Przełęcz Płoszczyna) estas montara selo apartiganta montarojn Králický Sněžník kaj Riĥleba montaro. Selo Klodsko situas nordokcidente de vilaĝo Kunčice sur limo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĉeĥoj nomis tiun ĉi selon ankaŭ Kladská brána, do Klodska pordego, en la polaj fontoj ĝi estis nomata Pasejo Moravia.
Tra selo Klodsko kondukis vojo el Moravio ĝis Graflando Glatz. El Staré Město pod Sněžníkem kondukas al la selo ŝoseo II/446, kiu kondukas tra valo de rivereto Krupá. El la pola flanko kondukas en la selon vojoj Droga Staromorawska kaj Droga Morawska, ambaŭ eliras el valo de Morawka.
La 4-an de junio 2007 estis en selo Klodsko malfermita limpasejo Staré Město − Nowa Morawa kun lima ekipado de piedirantoj, biciklistoj, motorcikloj, personaj aŭtoj kaj ŝarĝatransporto ĝis 3,5 t de la plej granda pezo. La limpasejo pereis kun disvastigo de Schengen-spaco por Ĉeĥio kaj Pollando fine de la jaro 2007.
Sur la montodorso tra selo Klodsko kondukas verda lima turisma marko.