Septembro de 2005
Aspekto
(Alidirektita el Septembro 2005)
aŭg – septembro – okt | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
Aktualaĵoj en septembro de 2005
Vendredo, 30-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Belgio: La ministro-prezidanto de la Valona Regiono, Jean-Claude van Cauwenberghe, eksiĝis pro afero ĉe la socia enloĝiga entrepreno "La Carolorégienne" en Charleroi
Merkredo, 28-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- La nederlanda Nuon-teamo en Aŭstralio gajnis la World Solar Challenge, konkurson por aŭtoj propulsitaj de sunenergio.
Lundo, 26-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Okaze de la tiel nomata Eŭropa Tago de Lingvoj, la Konsilantaro de Eŭropo celebras lingvan diversecon, plurlingvecon kaj lernadon de lingvoj dum la tuta vivo.
Dimanĉo, 25-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Sesdek jaroj post la liberigo de la koncentrejoj naziaj okazis en Parizo en la sinagogo de la strato "de la Victoire" diservo dum kiu oni aŭdis kanti - interalie - en la jida (Dudele): ĵus antaŭ la Eŭropa Tago de Lingvoj.
- La asturiana piloto Fernando Alonso gajnis la mondan ĉampionecon 2005 de Formulo Unu.
Sabato, 24-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Uragano Rita batis la marbordon de Luiziano kaj Teksaso kiel Klaso-3. La digoj de Nov-Orleano rebreĉis kaj la urbo estas reinundata.
Ĵaŭdo, 22-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Laŭ informo de Kartvelia Esperanto-Asocio, forpasis Avtandil Abuladze (nask. 1958), elstara kartvela esperantisto, tre aktiva kontribuinto de Esperanta kaj kartvela Vikipedioj.
Mardo, 20-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- En Vieno mortis Simon Wiesenthal, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj, je aĝo de 96 jaroj
Dimanĉo, 18-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- 100-jara datreveno de naskiĝo de Greta Garbo.
Sabato, 17-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- En Munkeno komenciĝas la Oktoberfest (oktobrofesto), la monde plej granda kermeso.
Merkredo, 14-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Mortis Robert Wise (91), usona filmreĝisoro de The Sound of Music kaj gajninto de pluraj Oskar-premioj.
Dimanĉo, 11-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- eBay interkonsentis aĉeti Skajpon, celante aldoni al siaj interretaj aŭkcio-servoj la enhavatan de "Skajp" kapablon senpage telefoni interrete.
Vendredo, 9-a de septembro 2005
[redakti | redakti fonton]- Usona eksa ŝtata sekretario Colin Powell deklaris, ke li eraris, kiam en 2003 li prezentis al UNO "pruvojn" pri la neceso militi kontraŭ Irako.
- Mortis la belga eltrovinto de la fama televida serio Tik Tak, Mil Lenssens.
|