Abe Ŝinzo
ABE Ŝinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio, mortis la 8-an de julio 2022) estis japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Ŝinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.
La patrinflanka avo de Abe Ŝinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Ŝintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP — la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Abe Ŝinzo naskiĝis en Tokia Metropolo, li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja, distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977. Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979. En 1982, li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Ŝintaro. En 1993, li elektiĝis deputito.
En julio 2000, Abe Ŝinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoŝiro, kaj en aprilo 2001, li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro 2003, li iĝis ĝenerala sekretario de LDP. En septembro 2004, li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005, li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.
La 26-an de septembro 2006, li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007.
La 8-an de julio 2022 Ŝinzo Abe estis murdita dum diskurso en Nara.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- japane Oficiala Paĝo de Abe Arkivigite je 2006-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
- japane Ttt-ejo de Abe Arkivigite je 2007-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- france Artikolo de la Nouvel Observateur pri Shinzo Abe[rompita ligilo]