Tiel!
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri markilo de eraro en citaĵo, en multaj lingvoj "Sic". Por nederlanda urbo rigardu la paĝon Tiel (urbo). Por esperanta tabelvorto "tiel" legu la artikolon Tabelvorto. |
En presita teksto aŭ manuskripto de gazeta artikolo, scienca verko, letero ktp, la ekkria adverbo tiel! aŭ tiele! metita interkrampe post iu vorto aŭ vortgrupo indikas, ke erara aŭ alirilate stranga formo aperas tie ne pro preteratento, sed ĉar ĝi estas ĝusta citaĵo. Ekz‑e:
- «Li havis nenio (tiele!) por manĝi.» La vorto „tiele“ ĉi tie atentigas, ke la eraro pri n-finaĵo estis jam en la originala teksto (PMEG).
- tradukoj de poemoj de «serbokroata» (tiele!) juna poeto Vasko Popa[1].
- … argumentante, ke tia malnova aŭto valoras nur (tiel!) 400 britajn pundojn[2].
En la du lastaj ekzemploj la redakcia noto «tiel(e)!» havas la saman funkcion, kiel la ironiaj citiloj (kajaŭ klarigas kaj plifortigas ilin).
En tekstoj sciencaj la tiel!-noto estas ofte uzata sen taksa nuanco, precipe dum reproduktado de dubsencaj esprimoj aŭ pecoj en malnova literumo, por forigi ajnajn dubojn de la leganto, ĉu temas pri eraro de la kopiisto aŭ trajto de la originalo, aŭ por vidigi al la leganto ambiguecon de citata teksto kaj eblon de kromaj interpretoj.
Similcele oni povas fari piednoton aŭ parentezon pri misa vorto, kaj tie krome doni la ĝustan formon aŭ interpreton post la enkonduka vorto «Legu:» — ekz‑e jen ĝustiga piednoto (laŭ «Fundamento de Esperanto», Edistudio 1991, p. 106):
Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte* meritas riproĉon…
(… … … …)
───────────────
* Legu: pli multe meritas (kiel en E1/4).
kaj jen ekzemplo pri «legu:» parenteza[3]:
- se oni jam ne povas «tute katolikigi» (legu: «latinigi») la orientanojn, oni ruze-lerte toleras, ke ili restu orientaj, koncize do: ili estas duarangaj katolikoj.
La Esperanta tiel! estas ekvivalenta al la latina esprimo sic /sik/ (subkomprene «sic erat scriptum» = «tiel estis skribite»), plu uzata en la okcident-kristanaj lingvoj. Ekz‑e en anglalingva citaĵo el la Usona konstitucio:
- The House of Representatives shall chuse [sic] their Speaker …
kie shall chuse estas historia formo por la nun kutima shall choose.
Por la lingvoj kiuj formiĝis ekster la latina (t.e. la okcident-kristana) tradicio sic ne estas kutima, ankaŭ por esperantisto rusa, araba, ĉina tiaj latinaĵoj ne estas kutimaj kaj klaraj (samkiel la aliaj anglaj latinaĵoj: e.g. = exempli gratie, viz. = videlicet, etc. = et cetera, kiuj en esperanto iĝas la hejmlingvaj «ekz‑e» = ekzemple, «vd» = vidu, «ktp» = kaj tiel plu). Ruse oni uzas tiusence enkrampan krisignon (!); hebree, la vortojn כך /keĥ/ aŭ he:כך במקור /keĥ bemakor/ (t.e. «tiel» aŭ «tiel en la originalo»). Ekz‑e
- Гимназист III класса начинает в 1905 году свой дневник … : «Когда-то давно (!) я основал дневник…»[4] — t.e.
En la jaro 1905ª gimnaziano de la 3ª klaso jene komencas sian taglibron: «Iam longe antaŭe (!) mi fondis mian taglibron…»
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ G. Waringhien: Revuoj de l’ novaj revuoj. «Nica Literatura Revuo», 3:6.
- ↑ Paul Gubbins: Dombestoj kaj sakstratoj. «Monato».
- ↑ Stefan Maul: Ortodoksismo kaj katolikismo. Parto 2ª. «Espero Katolika», № 3/1965 (El «Kristana Ekumeno», vol. 2ª, kajero 1ª).
- ↑ М.О. Чудакова: Беседы об архивах. М.: Мол. гвардия, 1980. — С. 145.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- PAG, 5ª eld., Roterdamo 1985. §88, p. 120.
- PMEG, «Vortfarado: Tiele».