Sigmo Draka
Etoso
(Alidirektita el Sigma Draconis)
Sigmo Draka | |
Stelo | |
stelo de granda propra movo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • varia stelo • rotacia varia stelo • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto | |
---|---|
Aliaj nomoj | Al Safi |
Situo | |
Konstelacio | Drako |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
19h 32m 21,6s 69° 39' 40" J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 18,8 lumjaroj |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 0,79 sunradiusoj |
Maso | 0,89 sunmasoj |
Metalenhavo | 59% rilate al Suno |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 4850 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | K0 V |
Absoluta magnitudo | 5,87 |
Videbla magnitudo | 4,68 |
Sigmo Draka (latine σ Draconis, mallonge σ Dra) estas stelo en la konstelacio Drako, kaj ĝi situas proksimume 18,8 lumjarojn de la sunsistemo. Ĝi estas videbla en la nokta tera ĉielo kiel malhela stelo, je videbla magnitudo 4,68. Ĝi havas la tradician arablingvan nomon Al Safi.
Ĉar ĝi sufiĉe similas al Suno kaj proksimas al sunsistemo, oni klopodas kompreni, ĉu la stelo havas planedaron. La ĝisnunaj esploroj estas tamen senrezultaj.
|