Silso en Engadino
Silso en Engadino | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 26′ 0″ N 9° 46′ 0″ O / 46.43333 °N, 9.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 0″ N 9° 46′ 0″ O / 46.43333 °N, 9.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 754 |
Areo | 63,57 km² |
Alteco | 1803 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7514 |
Komunumkodo | 3789 |
Silso en Engadino (en la germana lingvo Sils im Engadin, en la romanĉa lingvo Segl, oficiale skribita per la dulingva nomo Sils im Engadin/Segl) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 754 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Silso situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno, kiu en okicidento de la komunumo elfluas el la Lago de Silso kaj oriente alfluas al la Lago de Silvaplano. La komunumo konsistas el la kvar frakcioj Sils-Maria, Sils-Baselgia, Fex kaj Grevasalvas.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Silso en Engadino limas en nordo kaj nordoriento al Silvaplano, en sudoriento al eksklavo Valo Roseg de Samedan, en sudo al Lanzada (Italio), en sudsudokcidento al Chiesa in Valmalenco (Italio), en okcidento al Bregaglia, kaj en nordokcidento al Bivio.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Silso pasas la kantona ĉefvojo n-ro de Silvaplano tra Malojopasejo al Chiavenna en Italio. Per la poŝtaŭtolinio de Sankta Maŭrico al Chiavenna la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭ trilingva komunumo (itala, germana kaj romanĉa) origine estis romanĉlingva. En la 19-a jarcento ankoraŭ du trionoj de la loĝantaro parolis la romanĉan, sed jam tiam ekzistis granda germanlingva malplimulto. Dum la popolnombrado de 1980 48,39% parolis la germanan, 31,57% la romanĉan kaj 15,44% la italan. En la jaro 2000 jam 59,39% parolis la germanan, 15,45% la italan, dum la romanĉa lingvo kun ankoraŭ 11,98% falis al la tria loko.
Famaj personecoj
[redakti | redakti fonton]De 1881 ĝis 1888 Friedrich Nietzsche pasigis la somerojn en Sils-Maria, kaj tie skribis kelkajn de siaj gravaj verkoj inter kiuj la duan parton de Jen diris Zaratuŝtro. Ankaŭ Hermann Hesse regule venadis al Sils-Maria. La domo, kie Nietzsche loĝis en Sils-Maria, hodiaŭ estas muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Silso datiĝas el la jaro 800 kiel Silles. En 1964 estis malkovrita en Sils-Baselgia du altaretoj el romia epoko, kiuj supozeble estas restaĵoj de romia sanktejo ĉe la pasejovojo tra Juliopasejo kaj Malojopasejo. Dum mezepoko grava ekonomia fonto estis la fiŝopredado en la Lago de Silso. El la jaro 1545 datiĝas alpopaŝtejoregularo. Ekde la 19-a jarcento la turismo fariĝis al ĉefa enspezofonto de Silso. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Silso
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Silso en Engadino – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|