Bahaaj simboloj
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
La oficiala simbolo de la Bahaa Kredo estas la kvinpinta stelo, kiel menciite de Shoghi Effendi: "Striktdire la kvinpinta stelo estas la simbolo de nia Kredo, kiel la Báb ĝin uzis kaj klarigis Li" (skribita je la nomo de Shoghi Effendi en Directives from the Guardian p. 52)
Tri aliaj simboloj estas ankaŭ uzataj:
- la naŭpinta stelo.
- la ringŝtona simbolo.
- la kaligrafaĵo de la "Plej Granda Nomo".
Haykal (templo)
[redakti | redakti fonton]Haykal (arabe : "templo") estas kvinpinta stelo establita de la Báb, kiu skribis multajn leterojn, epistolojn, preĝojn, ktp laŭ tiu stela formo.
Ĝi reprezentas la "Manifestiĝon de Dio", la homan templon en kiu manifestiĝas la diaj kvalitoj kiel priskribite en la Epistolo de la Templo (Súriy-i-Haykal), kaj ĝi estas uzata laŭ tiu senco por la ringŝtona simbolo.
5 estas la numera valoro de la vorto Báb en la araba lingvo ( باب ) laŭ la Abjad-numeraloj.
Multaj verkoj de Bahá'u'lláh estas ankaŭ skribitaj laŭ tiu formo.
Bahá’
[redakti | redakti fonton]La simboloj de la Bahaa Kredo devenas de la araba vorto Bahá’ (بهاء), tradukita kiel "gloro" aŭ "splendoro". Ĝi estas la radiko uzata por multaj aliaj nomoj kaj frazoj :
- Bahá'í (Sekvanto de la Gloro resp. bahaano).
- Bahá'u'lláh (Gloro de Dio resp. titolo de Mírzá Ḥusayn-'Alí, Profeto-Fondinto de Bahaismo).
- 'Abdu'l-Bahá (Servanto de la Gloro resp. titolo de 'Abbás Effendi, la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj Centro de Lia Interligo).
- Yá Bahá'u'l-Abhá (Ho Gloro de la Plej Glora = alvoko de Dio, kurtpreĝo).
- Alláh-u-Abhá (Dio estas la Plej Glora = bahaa saluto).
Aludante al la bahaanoj, Bahá'u'lláh ofte uzis en siaj skriboj la vortojn "Popolo de Bahá'". Krome la Báb sendis al Bahá'u'lláh epistolon, en kiu troviĝas 360 vortoj el la radiko Bahá’, tiel plenumante profetaĵon de la ŝijaisma Islamo laŭ kiu la "Promesito" rivelus la 100-an "Nomon de Dio" kaŝitan.
Bahaanoj recitas la frazon Alláh'u'Abhá po 95 fojojn tage, kaj por tio ofte uzas ian rozarion.
Naŭpinta Stelo
[redakti | redakti fonton]La plej kutime uzata simbolo estas la "naŭpinta stelo". Ne gravas kiel aspektas la desegnaĵo se ĝi havas naŭ pintojn. Tiu stelo ne estas parto de la bahaaj instruoj sed ĝi estas nur uzata kiel simbolo de la cifero 9, kiu reprezentas perfektecon, unuecon kaj numeran valoron de la vorto Bahá' laŭ la Abjad-numeraloj.
La nombro 9 plurfoje ankaŭ rilatas al la instruoj kaj historio bahaaj. Ekzemple pasis naŭ jaroj inter la revelacioj ricevitaj de la Bab (1260 p.H.) kaj de Bahá'u'lláh (1269 p.H.)
Pri la signifo de la nombro 9, Shoghi Effendi skribis: "La bahaanoj respektas ĝin pro du kialoj. Unue ĉar tiuj interesiĝantaj pri numerologio konsideras ĝin kiel signon de la perfekteco. La dua kialo, kiu estas la plej grava, estas ke ĝi estas la numerala valoro de la vorto Bahá' … Krom tiuj du kialoj, la nombro naŭ havas neniun alian signifon. Tio tamen sufiĉas por ke la bahaanoj uzu ĝin, kiam necesas arbitre elekti nombron." (skribita je la nomo de Shoghi Effendi en Lights of Guidance, p. 414)
Ringŝtona Simbolo
[redakti | redakti fonton]Desegnita de `Abdu'l-Bahá, la "ringŝtona simbolo" estas la plej kutima ornamaĵo sur bahaaj ringoj, kolringoj, libro-kovriloj kaj pentraĵoj.
Ĝi konsistas el du steloj Haykal inter kiuj troviĝas kaligrafaĵo de la vorto Bahá' . Oni diras, ke simbolas la linio malsupra homaranon, la supra Dion, la meza Profeton kaj la vertikala Sanktan Spiriton, kiu malsupreniras de Dio al la Homaro tra la Profeto / Manifestiĝo de Dio. Tiu lasta estas la ligo inter Dio kaj la homoj, danke al kiu ili povas atingi kaj realigi la perfektecon.
Tiu simbolo estas videbla sur la Maŭzoleo de la Báb.
La Plej Granda Nomo
[redakti | redakti fonton]La "Plej Granda Nomo" de Dio estas araba kaligrafaĵo de la alvoko Yá Bahá'u'l-Abhá (يا بهاء الأبهى), kiun oni kutime tradukas "Ho Vi, la Gloro de la Plej Glora!".
Ĝi estis origine desegnita de la bahaa kaligrafo Mishkín Qalam kaj poste ĝenerale adoptita de la bahaanoj.
Ĝi estas videbla en hejmoj kaj sur ĉerkoj de bahaanoj, ankaŭ sur iliaj ringoj kaj juveloj sed ĉiam respektinde.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Surbaze de la angla artikolo Bahá'í symbols de Vikipedio
- God Passes By (Dio preterpasas), verkita de Shoghi Effendi kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinojso, Usono, 1944 ISBN 0877430209 [1]
- Lights of Guidance: A Bahá'í Reference File (Lumoj de Gvidado: Bahaa Dosiero Referenca), kompilita de Helen Hornby kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust, Nov-Delhio, Barato, 1983 ISBN 8185091463
- Explanation of the Symbol of the Greatest Name (Klarigoj pri la signifo de la "Plej Granda Nomo"), verkita de Abu'l-Qasim Faizi kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust, PO Box No. 19, Nov-Delhio, Barato, 1968 [2]
- A New Handbook of Living Religions (nova manlibro pri vivantaj religioj), verkita de Denis MacEoin kaj eldonita de John R. Hinnells ĉe Blackwell Publishers, 1997 ISBN 0631182756
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Arto de la "Plej Granda Nomo" angle
- La Naŭpinta Stelo, Historio kaj Simbola Signifo – verkita de la Universala Domo de Justeco en 1999 angle
- Historio de la simbola signifo de la Ringŝtono Arkivigite je 2007-01-05 per la retarkivo Wayback Machine angle